1.
Haro
En mia supo estas haro.
Haro estas tre maldika.
Per virina haro oni povus ŝnuri eĉ grandan elefanton.
Pli tiras virina haro ol ĉevala paro.
Estas haro en mia supo.
Kiam mi estis dekkelkjara, mi havis multe da haro sur mia kapo kaj neniom sur mia brusto. Nun estas rekte la kontraŭo.