1.
trovis
Mi trovis.
Mi adoras la homojn kiuj ambicias trovi idealan ordon en la socio kaj mi timas tiujn kiuj trovis ĝin.
Mia najbaro trovis, helpe de sia metaloserĉilo, kaŝejon de antikvaj romiaj moneroj.
Mi ŝategas tiun diraĵon de Tagore, ke sonĝante mi trovis la vivon gajado, vekiĝinte mi trovis ĝin servado; do mi konkludis ke la servado estas gajado.
Mi trovis iam en lernejo knabon mezastaturan, kiu mistraktis pli etan knabon. Mi admonis lin, sed li respondis: "La granduloj frapas min, tial mi frapas la etulojn; tio justas." Per tiuj vortoj li resumis la tutan historion de la homaro.
Antaŭ ne longe oni trovis en Afganujo ampleksajn tertrezorojn.
Mi trovis bedaŭrinde, ke apenaŭ troveblas tia humileco inter japanaj debatantoj.
Laborante en duontempa posteno en supermarkto, mi trovis ke kelkaj klientoj kondutis afable, dum aliaj - ne.
En la subtegmenta ĉambreto ili trovis nur malnovajn forĵetindaĵojn.
Hieraŭ mi fariĝis dio, sed trovis tion ete enuiga, do hodiaŭ mi fariĝis diablo.
En la sepa jarcento, la barata matematikisto Brahmagupta trovis la plej malgrandan pozitivan entjeran solvon de la ekvacio x²-92y²=1.
Ŝi trovis la posttagmezan prezentadon enuiga kaj neinteresa, unuvorte: tempoperdo.
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.
Estis mi, kiu trovis ŝin. Ŝi estis senkonsciiĝinta, do mi portis ŝin al la flegejo.