das Wörterbuch niederländisch Minus Esperanto

Nederlands, Vlaams - Esperanto

verder die Esperanto:

1. plu


Ekde ĉiuj ĉi malfeliĉaĵoj Sophie ne plu amis sian pupon, kiu iĝis malbelega, kaj kiun mokis ŝiaj amikinoj.
Se vi ne volas sekvi la lecionojn de la studkunveno "Luktado kontraŭ korupto en la entrepreno", vi ankaŭ povas pagi 200 hrivnojn kaj ricevi la ateston sen io plu.
Kion plu?
Preskaŭ ĉiuj homaj trajtoj havas du kontraŭajn ekstremojn, ekzemple: timo kaj zorgado, kuraĝo kaj stulteco, kaj tiel plu.
Mi volus pli maltrankviliĝi pro mia poentaro, sed ŝajne mi iam en mia vivo decidis, ke tiu ne plu estos tiel grava.
Hodiaŭ pluvadas senĉese, kiel malĝoja tago! "Ne plendu, la vero estas, ke ni bonŝancas, jam de monatoj ne plu pluvis."
Mi ja sentas emon, ankoraŭfoje vojaĝi Belgujen, dum la lando plu ekzistas.
Prenu la infanon for en la arbaron; mi neniam plu volas vidi ŝin. Mortigu ŝin, kaj pruve alportu al mi ĉi tiun naztukon trempiĝintan en ŝia sango.
Ĉu vi plu deziras tason da kafo? "Jes ja, metu iomete en la mian sed multe en tiun de mia frato."
Mia edziĝo disrompiĝis, mi perdis mian laborlokon kaj miaj najbaroj ne plu salutas min - nenio tenas min en tiu ĉi urbo. Morgaŭ mi forvojaĝos.
Hodiaŭ oni enterigis la laktovendiston. Estis multe da homoj, ĉar en la vilaĝo ĉiu konis lin. "Ho, ĉu en Linschoten estas laktovendisto?" "Nu ne, nun do ne plu".
La laboro, ĉiam pli nefirma kaj necerta, ne plu sukcesas krei stabilan profesian identecon.
Se estas iu tie ekstere, kiu ankoraŭ dubas ĉu Usono estas loko, kie ĉio eblas, kiu ankoraŭ demandas sin ĉu la revo de niaj fondintoj plu vivas en nia epoko; kiu ankoraŭ pridiskutas la potencon de nia demokratio, tiu ĉi nokto estas respondo al tiu.
Li estis vere fervora, kiam li komencis gimnastiki, sed post kelkaj monatoj li maldiligentiĝis de kaj poste tute ne plu venis.
Estas tiel ke Pandark perdiĝis en sia ĉambro kaj oni ne plu iam vidis lin. Kelkaj diras, ke li mortis pro malsato, aliaj, ke li ankoraŭ serĉadas siajn KD-ojn.